Stabileco de Globaso

La Stabileco de Globaso

Kiom stabila estas Globaso nuntempe? Ĉu estas sekure komenci lerni ĝin sen la perspektivo devi rellerni vortojn kaj gramatikon pro senfinaj reformoj?

Jes, estas sekure komenci lerni Globason kun la certeco, ke ne estos senfinaj reformoj. Klaku ĉi tie por vidi tekston, kiu komparas Globason, kia ĝi estis origine publikigita, kun la nuna Globaso. Fazo 5 estis anoncita en januaro 2022. En ĉi tiu etapo, ni establis komitaton por lingvo-disvolvado kaj komencis la procezon de tradukado de la retejo, kio signifas, ke Globaso antaŭeniros kun eĉ pli granda stabileco. Gramatikaj kaj vortformaj alĝustigoj konsiderataj absolute necesaj estos pridecidataj per voĉdono kaj faritaj de la dirita komitato. Krom tio, ni ankaŭ eble vidos kelkajn semantikajn alĝustigojn. Klaku ĉi tie por vidi la liston de ŝanĝoj kaj alĝustigoj faritaj en ĉiu Fazo. Kiel vi povas vidi, estis malpli kaj malpli da ŝanĝoj kaj alĝustigoj dum ni antaŭeniras. Mi aldonus, ke Globaso komenciĝis ĉirkaŭ 90% stabila kaj nun estas ĉirkaŭ 99% stabila.

Previous Post Next Post